SCIENCA KALKULILO
POR LA PALM-ORGANIZILOJ
Versio 1.28
2003-10-09 de Thomas Öllinger (oelli@murinsel.at)
MODELO
SC-103PC
(Deutsche Version dieser Seite) (English version of this page)

Superrigardo

La programo SC-103PC (posteulo de SC-102P) disponigas al vi potencan, libere distribueblan sciencan poshkalkulilon por la Palm-poshkomputiloj. Aldone al la sciencaj funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Aldone, la kalkulilo ofertas valutmoduson por simpla konvertado inter 17 diferencaj valutunuoj. Ankau kalkuladoj kun miksitaj valutunuoj estas subtenataj. Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate adaptighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. Krome, ghi automate rekonas kaj utiligas ekranojn kun alta distingivo (320×320 rastrumeroj) de la Sony-Clié-oj kaj aparatoj kun operaciuma version 5 au pli.

Ghi haveblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

Postuloj

Elshuto

La arkivo SC-103PC.zip (399KB) enhavas la programon (versio 1.28) kaj la plenajn instrukciojn.

Dokumentaro

Plenajn instrukciojn en la germana legu chi tie.

Plenajn instrukciojn en la angla legu chi tie.

Programadaj informoj

Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan programaron: Palm-SDK (versio 5), PRC-iloj (versio 2.2), GCC (versio 2.95.3-kgpd) kaj PilRC (v3.0 alpha). La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo, kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas en Aminet che http://aminet.net/package/dev/c/mCWEB.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj: Palm-imitilo, PalmPilot-Profesia, Palm IIIx, Palm V, Palm m100, Palm m105 kaj Palm m505.

Historio

V1.28, 2003-10-09 Eraroj korektita.
V1.27, 2003-09-29 Eraro dum Sony-Clié-aparatoj kun Palm-operaciumo ekde versio 5 korektita.
V1.26, 2003-09-28Formularo por redakto de memoroj aldonita, kiu montras chiujn memorenhavojn. Subteno por altdistingivaj ekranoj de Sony-Clié-aparatoj kaj aparatoj kun Palm-operaciumoj ekde versio 5. Ne plu bezonatas Latin-3-tiparo por la Esperanto-versio.
V1.25, 2003-03-12Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Clié-aparatoj kun nigra-blanka ekrano korektita.
V1.24, 2003-03-11Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Clié-aparatoj kun kolora ekrano korektita.
V1.23, 2003-03-09Kalkulo de la faktorialoj de ne-entjeraj nombroj estas raportata kiel eraro. Programgrandeco malpligrandigita per uzo de specialaj tiparoj anstatau de rastrumo.
V1.22, 2002-08-03 Klavarkombino   nun estas subtenata kiel priskribita en la uzinstrukcioj. Pritrakto de tiparoj korektita. Nun ankau en malnovaj versioj de la Palm-operaciumo (3.0) montratas la granda tiparo.
V1.21, 2002-03-22Krasho dum uzo de korektita.
V1.2, 2002-03-21 Eraroj dum tondujaj operacioj kaj kalkuloj en logika moduso korektitaj.
V1.1, 2002-01-19 Serioza eraro dum skribado en memoron 1 ( ) korektita. Tiu chi eraro kauzis anstatauigon de la unua valutunuo kaj krashojn. Dum kopiado en la tondujon ankau en la scienca moduso nun uzatas la en la preferajhoj elektita nombroformato.
V1.02, 2002-01-06 Krasho korektita, kiu okazis dum forlaso de SC-103PC, se ghi estis plenumita en konstanta memoro ("flash").
V1.01, 2001-12-23 Eraro pri kalkuladoj kun la operacio korektita: nun eraro estas raportata, se radiuso de polusa koordinato estas negativa
V1.0, 2001-12-13Unua oficiala versio eldonita.

Kontakto

La autoro atingeblas per la jena retposhta adreso: Thomas Öllinger, oelli@murinsel.at