SCIENCA KALKULILO
POR LA PALM-ORGANIZILOJ
Version 1.92
2001-12-23 de Thomas Öllinger (oelli@murinsel.at)
MODELO
SC-102P
(Deutsche Version dieser Seite) (English version of this page)

Superrigardo

La programo SC-102P disponigas al vi potencan, libere distribueblan sciencan poshkalkulilon por la Palm-platformo. Aldone al la sciencaj funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Precipe pro tio ghi ankau tre taugas por komputilistoj kaj programistoj. Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.

La programo automate alghustighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj.

Ghi disponeblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.

Postuloj

Elshuto

La arkivo SC-102P.zip (273K) enhavas la programon (versio 1.92) kaj la plenajn instrukciojn.

Dokumentaro

Plenajn instrukciojn en la germana legu chi tie.

Plenajn instrukciojn en la angla legu chi tie.

Programadaj informoj

Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan programaron: Palm-SDK (versio 3.5), PRC-iloj (versio 2.0), GCC (versio 2.95.2-kgpd) kaj pilrc-2.5.c. La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo, kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas en la Aminet che http://aminet.net/package/dev/c/mCWEB.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj: Palm-imitilo, PalmPilot-profesia, Palm III, Palm IIIx, Palm V, Palm m105, Palm IIIc kaj Palm m505.

Historio

V1.92, 2001-12-23Eraro pri kalkuladoj kun korektita.
V1.91, 2001-11-28Eraro pri kalkuladoj kun kaj korektita.
V1.9, 2001-11-16Eraro pri kalkuladoj kun PI korektita.
V1.8, 2001-09-21Unua oficiala versio eldonita.

Kontakto

La autoro atingeblas per la jena retposhta adreso: Thomas Öllinger, oelli@murinsel.at