SCIENCA KALKULILO POR LA PALM-ORGANIZILOJ | |
Versio 1.28 2003-10-09 de Thomas Öllinger (oelli@murinsel.at) |
MODELO SC-103PC |
(Deutsche Version dieser Seite) | (English version of this page) |
Superrigardo |
![]() | ![]() |
![]() |
La programo SC-103PC (posteulo de SC-102P) disponigas al vi potencan, libere distribueblan sciencan poshkalkulilon por la Palm-poshkomputiloj. Aldone al la sciencaj funkcioj la kalkulilo ofertas plenan aron da logikaj operacioj kaj konvertoj inter nombrosistemoj (HEX, DEC, OCT, BIN). Aldone, la kalkulilo ofertas valutmoduson por simpla konvertado inter 17 diferencaj valutunuoj. Ankau kalkuladoj kun miksitaj valutunuoj estas subtenataj. Estis atentata, ke la aspekto kaj konduto plej eble similu al vera poshkalkulilo, por ke la uzanto rapide kaj sekure sin orientu.
La programo automate adaptighas al unu- kaj multkoloraj aparatoj. Krome, ghi automate rekonas kaj utiligas ekranojn kun alta distingivo (320×320 rastrumeroj) de la Sony-Clié-oj kaj aparatoj kun operaciuma version 5 au pli.
Ghi haveblas en tri lingvaj variantoj: germane, angle kaj esperante.
Postuloj |
Elshuto |
La arkivo SC-103PC.zip (399KB) enhavas la programon (versio 1.28) kaj la plenajn instrukciojn.
Dokumentaro |
Plenajn instrukciojn en la angla legu chi tie.
Programadaj informoj |
Chi tiu programo estis kreata per Amiga-A4000-komputilo uzante la jenan
programaron: Palm-SDK (versio 5), PRC-iloj (versio 2.2), GCC (versio
2.95.3-kgpd) kaj PilRC (v3.0 alpha).
La programo estis skribata per la mCWEB literatura programadsistemo,
kiu servas kiel antautraktilo por C kaj TeX. mCWEB libere disponeblas
en Aminet che
http://aminet.net/package/dev/c/mCWEB.
La programo estis testata en la jenaj aparatoj:
Palm-imitilo, PalmPilot-Profesia, Palm IIIx, Palm V, Palm m100,
Palm m105 kaj Palm m505.
V1.28, 2003-10-09 | Eraroj korektita. |
V1.27, 2003-09-29 | Eraro dum Sony-Clié-aparatoj kun Palm-operaciumo ekde versio 5 korektita. |
V1.26, 2003-09-28 | Formularo por redakto de memoroj aldonita, kiu montras chiujn memorenhavojn. Subteno por altdistingivaj ekranoj de Sony-Clié-aparatoj kaj aparatoj kun Palm-operaciumoj ekde versio 5. Ne plu bezonatas Latin-3-tiparo por la Esperanto-versio. |
V1.25, 2003-03-12 | Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Clié-aparatoj kun nigra-blanka ekrano korektita. |
V1.24, 2003-03-11 | Vidigo de cifraj klavoj en Sony-Clié-aparatoj kun kolora ekrano korektita. |
V1.23, 2003-03-09 | Kalkulo de la faktorialoj de ne-entjeraj nombroj estas raportata kiel eraro. Programgrandeco malpligrandigita per uzo de specialaj tiparoj anstatau de rastrumo. |
V1.22, 2002-08-03 |
Klavarkombino ![]() ![]() |
V1.21, 2002-03-22 | Krasho
dum uzo de ![]() |
V1.2, 2002-03-21 | Eraroj dum tondujaj operacioj kaj kalkuloj en logika moduso korektitaj. |
V1.1, 2002-01-19 |
Serioza eraro dum skribado en memoron 1
(![]() ![]() |
V1.02, 2002-01-06 | Krasho korektita, kiu okazis dum forlaso de SC-103PC, se ghi estis plenumita en konstanta memoro ("flash"). |
V1.01, 2001-12-23 |
Eraro pri kalkuladoj kun la operacio
![]() |
V1.0, 2001-12-13 | Unua oficiala versio eldonita. |
Kontakto |
La autoro atingeblas per la jena retposhta adreso: Thomas Öllinger, oelli@murinsel.at